AMORC Presentation Esperanto

Simbolo

Ora kruco kun ruĝa rozo en ĝia centro. La kruco simbolas la homan korpon kaj la rozo ĝian animon en procezo de evoluo.

Naturo

Filozofia inica kaj tradicia tutmonda movado, nereligia kaj nepolitika, malfermita al viroj kaj virinoj, sen distingo de raso, religio aŭ socia pozicio.

Devizo

“La plej vasta toleremo en la plej malrestrikta sendependeco”

Celo

Eternigi la filozofiajn instruojn, kiujn la rozkrucanoj transsendis tra jarcentoj, instruoj kiuj aludas al la misteroj de la universo, de la naturo kaj de la homo mem.

Tradicia origino

La rozkruca tradicio devenas el la sekretaj skoloj de la antikva Egiptujo, ekde la dek-oka dinastio, ĉirkaŭ 1500 jaroj antaŭ la kristana erao. Entiuj skoloj, kies ekzisto la plejmulto el la historiistoj kaj egiptologoj nun agnoskas, la inicitoj kuniĝis por studilamisterojn de la kreo, de kie venas la vorto “mistikismo”, kiu signifas laŭlitere: “lernadon de la misteroj”. Post multe da jaroj tiu lernado naskis iun gnozon, kiu transiris poste al Grekujo, al la Romia Imperio kaj al la Eŭropo Mezepoka por fine esti reprenita en la sinon de la rozkrucanoj de la 17ª jarcento.

Historia Origino

En la nura historia plano, estis en 1623 ke, la rozkrucanoj eliris el anonimeco kaj fariĝis konitaj en Francujo pere de afiŝo ĉe la stratoj de Parizo: “Ni delegitoj de la kolegio de la rozkrucanoj daŭre restas, vidate aŭ ne, en ĉi tiu urbo”… Antaŭ kelkaj jaroj ili estis publikigintaj tri manifestojn adresatajn al la pensuloj de la epoko: “Fama Fraternitatis” (1614), “Confessio Fraternitatis” (1615) kaj “Alkemiaj Edzigo-festoj de Christian Rozenkreutz” (1614). En marto 2001, A.M.O.R.C. publikigis kvaran manifeston: “Positio Fraternitatis Rosae Crucis” sekvate de alia en 2014: “Apellatio Fraternitatis Rosae Crucis.” En la 18ª jarcento ekzistis ian striktan ligilon inter la rozkrucanoj kaj la “Framasonaro”, sed ĉi tiu organizaĵojnun estas sendependaj. Ekde la komenco de la 12ª jarcento, A.M.O.R.C. gastigas la “Tradician Ordenon Martinistan” (T.O.M), movado kiu devenas el Louis-Claude de Saint-Martin (1743-1803), franca filozofo.

Reapero

En 1909, Harvey Spencer Lewis (1883-1939), usonano esotera kiu ekde multaj jaroj interesiĝis pri rozkrucismo, vojaĝis al Toulouse por renkontiĝi kun la francoj rozkrucanoj, kie la Ordeno estis preskaŭ tute dorma. Ili inicis lin kaj konfidis al li la taskon ĝin revivigi en Usonocelante reenkonduki ĝin en Eŭropon, kiam la kondiĉoj estos pli favoraj (la fantomo de la unua mondmilito ekkonturiĝis). Harvey Spencer Lewis plenumis ĉi tiunmisionkaj donis al la Ordeno la nomon: “Antiquus et Misticusque Ordo Rosae Crucis”, por evidentigi siajn historiajn kaj tradiciajn originojn. Post la dua mondmilito A.M.O.R.C. disvastiĝis iom post iom tra la tuta mondo.

Aktuala strukturo

A.M.O.R.C. ĉeestas nuntempe en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. Ampleksas plurajn jurisdikciojn, ĉiu ĉirkaŭprenante trans la landlimoj ĉiujn landojn parolantajn la saman lingvon. Tiamaniere, ekzistas jurisdikcioj super la lingvoj angla, germana, rusa, skandinava, japana, ktp. La sidejo de ĉiu jurisdikcio estas tradicie nomata “Granda Loĝio”, kiu estas direktita de unu “Granda Majstro” elektita por mandato de kvin jaroj kiu povas esti renovigita. En ĝia tutaĵo, la Ordeno estas direktita de unu Superrega Konsilantaro konsistiganta el la Grandaj Majstroj de ĉiuj jurisdikcioj. La Superrega Konsilantaro estas prezidita de la “Imperator” kiu ankaŭ estas elektita por mandato de kvin jaroj. (La vorto “Imperator”, kiu jam estis uzita en la 18ª jarcento, devenas el la latina esprimo “Imperare Sibi”, kiu signifas “sian propran majstron”).

Instruoj

Ĝis 1909, la rozkrucanaj instruoj estis voĉe transdonitaj  kaj en sekretaj lokoj. Ĉi tiu estas la motivo kial la Ordeno estis konsiderata sekreta asocio. Post iom da tempo ĉi tiuj instruoj estis skribitaj, kaj nun prezentiĝas en formo de monografioj sendataj monate al la membroj, kiuj havas ankaŭ la eblecon ricevi tiujn per interreto. La instruoj estas dividitaj en dek-du gradoj, ĉiu unu dediĉitaj al la ellernado de filozofiaj kaj plej mistikaj temoj: la Dia naturo, la origino de la universo, la strukturo de materio, konceptoj de tempo kaj spaco, la leĝoj de la vivo, la objektivo de la evoluado, la homa animo kaj siaj atributoj, la fazoj de la konscienco, la psikaj fenomenoj, la misteroj de la morto kaj de transtomba vivo, la reenkarniĝo, la tradicia simbolismo… Ili ankaŭ kunportas multe da eksperimentoj dediĉitaj al la lernado de fundamentaj mistikismaj teknikoj: koncentriĝo, mensa elkreado, meditado, spirita alkemio…

Frataj kunsidoj

Paralele al la skribitaj tekstoj kiujn la rozkrucanoj studas en siaj hejmoj, tiuj, kiu deziras, povas sin kunigi en loĝioj kaj entrepreni kolektivajn verkojn. La celo de tiuj kunsidoj estas permesi al ĉiuj la liberan interŝanĝon de kulturaj kaj fiozofiaj ideoj. Ankaŭ estas en tiuj lokoj transdonataj la rozkrucanaj inicadoj, kiuj absolute ne estas devigaj, kvankam rekomendataj pro sia mistika intereso. Ni ankaŭ reliefigas ke A.M.O.R.C. regule efektivigas konvenciojn per kiuj la membroj povas kunigi sin en regiona nivelo, ĉu nacia aŭ internacia. Kia ajn estu ilia amplekso, tiuj kunvenoj kreas etoson por mistikaj kaj kunfratiĝaj aktivecoj.

Eminentaj Rozkrucanoj

En la pasintaj jarcentoj, eminentaj homoj estis membroj de la Rozkruca Ordeno aŭ estis en kontakto kun ĝi. Inter ili: Paracelso (1493-1541), Francis Bacon(1561-1626), Michael Maier (1568-1622), Robert Fludd (1574-1637), Jacob Boehme(1575-1624), Comenius (1592-1670), René Descartes (1596-1650), Elias Ashmole (1617-1692), Baruch Spinoza (1632-1677), Isaac Newton (1642-1727), Wilhelm Leibniz (1646-1716), Benjamin Franklin (1706-1790), Conde de Saint-Germain (1696?-1784), Cagliostro (1743-1795), Michel Faraday (1791-1867), Joséphin Péladan (1858-1918), Claude Debussy (1862-1918), Marie Corelli (1864-1924), Papus (1865-1916), Érik Satie (1866-1925), François Jollivet-Castelot (1868-1937), Nicolas Roerich (1874-1947), Édith Piaf (1915-1963), Yves Klein (1928-1962) , kaj aliaj. Nuntempe la Ordeno daŭras havante inter siaj membroj respektindajn pensulojn, sciencistojn kaj artistojn, kvankam ili ĝenerale preferas resti anonimaj.

Translate Page
Scroll to Top